.

Rulu nun Lyrics

Tostu kaj levu la glason multfoje
(Rulu, rulu, rulu nun)
Al la konstruistoj de la fervojo
(Lokomotivo, rulu nun!)
Libervole aŭ punlabore
(Rulu, rulu, rulu nun)
Ili spitis mizeron kaj hororon
(Lokomotivo, rulu nun!)
Refreno:
Poluru la trakon nun
(Rulu, rulu, rulu nun)
Briligu la relojn en la sun'
(Lokomotivo, rulu nun!)

En la dezerto dum varmego
En la ĝangalo dum pluvego
Dum vento, neĝo, hajlo, frosto
Neniam ripozis la pioĉo
Refreno
Fosi tunelojn en montaro
Faligi kverkojn en arbaro
Forhaki rokojn ĉe abismoj
Evitiĝis nenio al la laboristoj
Refreno
Plorado, blafemoj, suspiroj, plendoj
Forbloviĝis per la vento
Urino, ŝvito, larmoj, sango
Ensorbiĝis en la fango
Refreno

Dorlotu la rezulton de ilia laboro
Poluru la trakon, al ili honore.
Do, tostu kaj levu la glason multfoje
Al la konstruistoj de la fervojo!
Refreno, 2-foje

Lokomotivo, rulu!
Report lyrics
Lokomotivo, rulu nun! (2004)
Fajfu, jen la vivo Cxuk Montaraj Reloj Melankolia Trajnkanzono La Alarmobremso Stacidoma Muzikanto Stacidoma Tumulto Mia Propra Trajno La Malluma Vagono Rulu nun La Trajnobsedato Atentu Atentu: Kuriozajxo