.

Dormu milde Lyrics

Dormu Milde
Teksto Marcelo REDOULEZ
Muziko Nanne KALMA
Kantas Kajto
Suno moŝta post minuto,
Diafana gemrubeno,
Riverencos kun saluto
Al la nokta suvereno.
Luno brila el sateno
Jam arĝenta en ĉielo.
Ĉio mutas en sereno.
Dormu milde, brilas stelo.
Infanetoj dum balbuto
Time ploras sen ĉagreno.
Trankviligas ilin fluto
Kaj fabelo pri delfeno.
Kaj malantaŭ la kurteno
Kvankam regas la malhelo,
Ili kuŝas sur kuseno.
Dormu milde, brilas stelo.
Nek diskuto, nek disputo,
Foren pluas la promeno
En kupeo aŭ kajuto
Trans la montoj ĝis haveno.
Morgaŭ floros la mateno,
Belos kiel akvarelo,
Sed silente nun sen ĝeno
Dormu milde, brilas stelo.
Report lyrics
MASKO (1999)
Para-Fino Ardas havena vivo Masko El mizero La malnova balancilo Rezono Madloto-Rezono Dormu milde Utila eraro La lasta kanto