.

Mia Propra Trajno Lyrics

Teksto kaj muziko de Nanne KALMA.

Refreno:
En mia trajno, zuff!
mi rapidegas tra la land'
kaj la sonojn de la maŝino
superbruas mia kant'
ĉiun semajnon, zuff!
vendrede tuj post la labor'
mi vekas la lokomotivon
kaj baldaŭ poste mi iras for

Kiel maŝinisto
mi decidas pri la rapidec'
mi elektas la destinon
mi responsas pri la sekurec'
mi mem estas la konduktoro
en tiu ĉi trajnet'
do, kiel pasaĝero
mi vojaĝas sen bilet'
kelkfoje trompkaŝene
mi veturas sur la ĉefaj trakoj
mi ĝuas kiam nur por mi
malleviĝas barilbrakoj
de la h***j atendantaj
la vizaĝoj min amuzas
do gaje kaj triumfe
mi al ili svingsalutas
Refreno

Sur ponto tra tunelo
apud abismo aŭ ravin'
mi ŝatas la montaron
la cirkonstancoj ne timigas min
descendas kaj supreniras
mi deklivojn kun bravuro
kelkfoje la alarmobremson mi altiras
por plezuro
vespere por ripozi
mi serĉas flanktraketon
la lastaj sunradioj
nun tiklas la monteton
mi tranoktas sub la arboj
kun la birdoj mi vekiĝas
kaj frumatene la lokomo...
denove ekmoviĝas
Report lyrics
Lokomotivo, rulu nun! (2004)
Fajfu, jen la vivo Cxuk Montaraj Reloj Melankolia Trajnkanzono La Alarmobremso Stacidoma Muzikanto Stacidoma Tumulto Mia Propra Trajno La Malluma Vagono Rulu nun La Trajnobsedato Atentu Atentu: Kuriozajxo