.

Konko Lyrics

Konk' surbordis
Kalkon mordis
Peklo de la maro
Dentoj de miljaro
Krusta selo
Kerna belo
Domo de praheliko
Konko kun muziko
Ĉe-orele
Drone-ŝvele
Oceano muĝas
Ondoj sturmas, fuĝas

Kvazaŭ time
Malproksime
Inter maromontoj
Ĝemus rompiĝontoj
Report lyrics