.

Novembro Lyrics

Novembro
Teksto Martin WIESE
Muziko Martin WIESE
Kantas Martin & la talpoj
La aŭtuno revenis kaj kun ĝi fermita pordo
Malvarmiĝas la tagoj, tiel estas en la nordo
Sed hodiaŭ surprizis min varmo kaj sun'
Vi mankegas al mi, kion faras vi nun?
Mi malcertas pri ĉio, sed mi venos se vi venos
Mi dependas je vi, ĉu la kanton vi komprenos?
Ĉu mi trompas min nur ke vi konas min plu?
Ĉu mi vivos por ĉiam kun vi-forma tru'?
Report lyrics