.

Grava Lyrics

Muziko kaj teksto de Amiro (Amir HADZIAHMETOVIC).
Teksto inspirita de poemo 'Bone estus ne rebati' de Attila Jozef

Kiam estas ni, kiam estas ni batataj,
bone estus pli, bone estus ne rebati,
nek permane, nek pervorte, ne rebatu, amu forte (2-foje)
Refreno:

ĉar...Grava estas propra batalkampo,
alradie brili al la mondo,
ni ja havas ŝancon en la vivo
fari bonon, trovi amon, krei harmonion
Kun animo mia, longe devus mi disputi,
al malbono fia, kiel agi ĉu rebati, sed
je l' komenco estis vorto, ĝis la fino, ĝis la morto (2-foje)

//Refreno://

ke...Grava estas ... (kaj lastfoje)
pere de la lingvo esperanto
fari bonon, trovi amon, krei harmonion
Report lyrics
BroKANTAJXOJ (2000)
Jen Venas Grava Festeno Amantino Lando de amo Espo-Despo Sola En la mateno Feliĉe Am'iris for La anaso kaj la simio For ! Ska-virino
Top Esperanto Desperado Lyrics