.

Pli ol nenio Lyrics

Muziko Martin Wiese
Teksto Martin Wiese

Am D
Petro iris for, kun rompita kor'
F C C/B
Al ajna eksterlando
Am D
Por instigi sin, ebriigi sin
F C C/B#
Per malmultkosta brando
Bm F#m
Nova freŝa paĝ', urboj kaj pejzaĝ'
A E D
Ŝanĝiĝis laŭ la fervojo
Bm F#m
Kaj postlasis li, je ĉiu trajnstaci'
A E D
Pecon de sia malĝojo
Al trinkeja strat', por bona rezultat'
Li sciis kion fari
Kaj ĉe trinkbufed', kun glas' kaj cigared'
Li povis sin prepari
Plena je inspir' kaj vivoeliksir'
Sekvis li la regulojn
Kaj faligis sin, kvazaŭ laŭ destin'
En malhelajn okulojn F#m Bm A E D
Kara aŭskultant', ĉu pro lia vant'
Nun venu moralaĵo?
Ke li iru re, ke la solvo ne
Kaŝiĝs sub korsaĵo?
Sed eble post monat' de ĝojosurogat'
Silentiĝis la krio
Ne pro memkompren', sed tiu eta ben'
Estas pli ol nenio

(Pli ol nenio, fakte pli ol nenio)
Report lyrics