.

Adiaŭ birdeto mia Lyrics

Kanton galantan mi kantos
aŭdu pri ĉi afer'
Temas pri iu knabino
de l' muelist' filin'
refrain:
Adiaŭ birdeto mia
mi ne forgesos vin

Ofte ŝi traktas vendiston,
estas por ŝi plezur'
La patro ŝin admonis:
"Ne alparolu lin"

refrain
Ha, mia patro aŭskultu
penos vi sen sukces'
Se mi ne povas dum tage
nokte renkontos lin

refrain

Mi lasos vin sen heredo
nia plejaĝulin'
Do mi kunportos la rajtojn
rajtojn de la patrin'
refrain

Iros mi al Barcelono
servi al kavalir'
Kaj se l' servad' min enuas
iros mi al Franci'

refrain
Report lyrics
Sojle de la Klara Temp' (2000)
Cantiga Kiam najtingalo kantas Sojle de la klara temp' Malfermu belulino Al Fianĉ' Adiaŭ birdeto mia La pasero La brasikoj En la fronto de Gandesa