.

Ŝpinu la lanon Lyrics

En milito de Valŭa'
de Brian' la grafo mortis.
Ĉu li estis ulo brava
ni ne scias, ne jam certe;
sed grafino forlasita
bedaŭrante lian morton
dum jarcentoj kaj jarmiloj
ŝi ploradis sian sorton.
Ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu;
kredu ankoraŭ ke li revenu.
Libro de dolĉaj sonĝoj de l' koro
paĝojn malfermu al ŝia doloro.

Jam centope kaj milope
nun revenas la arme'
al familioj ili alvenas
al la urb' kaj al sia ej',
sed grafino forlasita
ne retrovos sian amon
kaj la koron ne varmigos
de l' kamen' la granda flamo.
Ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu;
kredu ankoraŭ ke li revenu.
Libro de dolĉaj sonĝoj de l' koro
paĝojn malfermu al ŝia doloro.
Kavaliro en batalo
vi ne konas malkuraĝon
estu akra via glavo
kaj fiera la vizaĝo;
al sturmanta malamiko
estu trafa kontraŭstaro:
vin atendas malpacience
ŝi malantaŭ la remparo.

Ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu;
kredu ankoraŭ ke li revenu.
Libro de dolĉaj sonĝoj de l' koro
paĝojn malfermu al ŝia doloro.
Report lyrics
La fiŝkaptisto (2007)
La fiŝkaptisto La kanto pri Manjo Mulvojo de maro Ŝpinu la lanon La stultulo Princino Franca Majo Send Krik La milito de Pjero Rimini La Flut-mizikisto
Top Ĝanfranko Lyrics