.

Festeno Lyrics

Muziko de Kimo (Kim J: HENRIKSEN), teksto de W. Auld

Babilo, klaĉoj kaj kokteloj.
Klukado de kutime seriozaj
patrinoj nun pozantaj kaj nervozaj.
Flirtemaj edzoj. Bagateloj.
Gestoj patosaj. Cigaredoj,
cigaredingoj, tintoj braceletaj.
Gaŭfo. Kontraktoj. Ŝercoj malĉastetaj.
Surbrakaj kvazaŭfrataj knedoj.
Kaj morgaŭ spleno kaj riproĉoj,
la tigra rondo de komercaj luktoj,
anima grizo, langoj raspaj, ruktoj,
pafado de enu-kartoĉoj,

kaj kunekzisto senpripensa,
la televido kaj denove spleno.
Morgaŭ. Sed ĉi-vespere la festeno,
kokteloj, iluzio sensa.
Report lyrics
BroKANTAJXOJ (2000)
Jen Venas Grava Festeno Amantino Lando de amo Espo-Despo Sola En la mateno Feliĉe Am'iris for La anaso kaj la simio For ! Ska-virino
Top Esperanto Desperado Lyrics